◉  English  ◉  Русский  ◉  Gopher-versio  ◉ 

Filmoj kun miGamliel Fiŝkin

[https://fishk.in/eo/filmoj.html]

Mi partoprenis kelkajn kinofilmojn kaj televidajn filmoseriojn. Ĉi tie estas informoj pri plejmulto el ili. La menciitaj jaroj estas ne jaroj de publikigo sed jaroj kiam mi estis filmita. Mi ne mencias ĉi tie la aktorojn kaj aktorinojn ne partoprenintajn la samajn scenojn kiel mi.

2000

Resurekto

Italio, Francio, Germanio kaj Rusio. Laŭ la samnoma romano de Lev Tolstoj, reĝisoris la fratoj Paolo kaj Vittorio Taviani, kamerais Franco Di Giacomo. Filmado estis en la Petropaŭla fortikaĵo en Sankt-Peterburgo, Rusio.

Gladiatrix (The Arena)

[Kadro de la filmo «Gladiatrix»] Usono kaj Rusio. Verkis John William Corrington, reĝisoris Timur Bekmambetov, kamerais Ulugbek Hamrajev. Rolis Viktor Verĵbickij, Anatolij Mambetov, Aleksej Osipov, Julija Ĉiĉerina, Karen McDougal, Lisa Dergan, mi (Gamliel Fiŝkin) kaj aliaj. Eventoj de la filmo okazas ĉe unu el la periferioj de la Romia Imperio. Filmado estis en la Leningrada Provinco, proksime al Zelenogorsk (eksa Terijoki).

Imperio sub atako

Rusio; labortitolo estis «Historio de teroro en Rusio».

Rusaj hororaĵoj: Mortvilaĝo kaj ĝiaj loĝantoj

Rusio. Verkis Jurij Mamin kaj Vladimir Vardunas, reĝisoris Jurij Mamin, kamerais Maksim Voloĥ. Rolis Julija Belousova, Miĥail Silantjev, Andrej Jermiŝin, Jurij Galcev, Katerina Ksenjeva, Valerij Kriŝtapenko (voĉigis Sergej Parŝin), Miĥail Guro, Irina Rakŝina, Georgij Ŝtil, Kira Krejlis-Petrova, Leonid Tiĥomirov, Vladimir Akimov, Tatjana Polonskaja, Aleksandr Carjov, mi (Gamliel Fiŝkin) kaj aliaj.

2001

Agento pri nacia sekureco: Tria sezono: Kaptilo

[Kadro de la filmoserio «Agento pri nacia sekureco»] [Kadro de la filmoserio «Agento pri nacia sekureco»] Rusio. Verkis Igor Agejev kaj Vladimir Vardunas, reĝisoris Dmitrij Svetozarov, kamerais Aleksandr Ustinov. Rolis Miĥail Poreĉenkov, Artur Vaĥa, Vladimir Akimov, mi (Gamliel Fiŝkin), Jevgenij Ĉistov, Aleksandr Carjov, Dmitrij Ŝamkov, Boris Servaĥ kaj aliaj.

Leteroj al Elza

[Kadro de la filmo «Leteroj al Elza»] Rusio; labortitolo estis «Balado pri papilio». Verkis Arkadij Visockij, reĝisoris Igor Maslennikov, kamerais Valerij Martinov. Rolis Alla Demidova, Mikola Hejko (Nikolaj Gejko; voĉigis Sergej Garmaŝ), Julija Mavrina, mi (Gamliel Fiŝkin), Dmitrij Ŝamkov kaj aliaj. Aranĝita per la kanto «Mi fartas bone» laŭ versaĵo de Vladimir Visockij.

2002

Rusaj hororaĵoj: Najlo de la spektaklo

[Kadro de la filmoserio «Rusaj hororaĵoj»] Rusio. Verkis Jurij Mamin kaj Vladimir Vardunas, reĝisoris Jurij Mamin, kamerais Maksim Voloĥ. Rolis Viktorija Ŝljadinskaja, Katerina Ksenjeva, mi (Gamliel Fiŝkin), Aleksandr Bodin kaj aliaj.

Malbona kutimo

Rusio. Verkis Andrej Samsonov kaj Sergej Sergejev, reĝisoris Andrej Maljukov, kamerais Vladimir Sporiŝkov.

2003

Kompatinda, kompatinda Paŭlo

Rusio. Bazita sur la teatraĵo de Dmitrij Mereĵkovskij «Paŭlo I», reĝisoris Vjaĉeslav Melnikov, kamerais Sergej Astaĥov.

Sekretoj de krimesplorado: Tria sezono: Garantiuloj

[Kadro de la filmoserio «Sekretoj de krimesplorado»] Rusio. Verkis Jelena Topilskaja, reĝisoris Aleksandr Burcev, kamerais Grigorij Panov. Rolis Anna Kovalĉuk, Sergej Bariŝev, Oleg Mendelson, mi (Gamliel Fiŝkin) kaj aliaj.

Specnazo rusmaniere 2

Rusio. Verkis Nikolaj Suslov, reĝisoris Stanislav Marejev, kamerais Dmitrij Kazakov.

Ragin

Rusio kaj Aŭstrio; labortitolo estis «Historio de unu malsano». Bazita sur la novelo de Anton Ĉeĥov «Hospitalĉambro N. 6», reĝisoris Kirill Serebrennikov, kamerais Artur Himpel. Rolis Svetlana Obidina, Julian Weigend, mi (Gamliel Fiŝkin) kaj aliaj.

2004

Perdintaj sunon

Rusio. Verkis Maksim Jesaulov kaj Andrej Romanov, reĝisoris Vjaĉeslav Sorokin, kamerais Viktor Novoĵilov. Rolis Aleksandr Domogarov kaj aliaj.

Dek minutoj piede

Rusio. Verkis kaj reĝisoris Valerij Ibragimov, kamerais Grigorij Panov. Rolis Aleksej Nilov, mi (Gamliel Fiŝkin) kaj aliaj.


Ĉu vi ŝatas ĉi-paĝon?