◉  English  ◉  Русский  ◉  Gopher-versio  ◉ 

Persona retejoGamliel Fiŝkin

[https://fishk.in/eo/]

Saluton al ĉiuj! Mi estas Gamliel Fiŝkin. Bonvenon al mia persona retejo.

[Vi povas vidi mian foton.]

Mi naskiĝis la 14-an de februaro 1973. Judo. Mia hejmurbo estas Sankt-Peterburgo, Rusio.

Eksa poeto, eksa filmaktoro, iomete programisto (pleje TTT-programisto; mia favorata programlingvo estas Perl, apenaŭ necesas diri speciale pri scio de HTML kaj CSS), iugrade sistema administranto (sisadmino). Mi uzas GNU/Linukson ekde 2009, transiris de Ubuntu al Debian. Mi estas adepto de libera programaro kaj estimas Richard Matthew Stallman-on (RMS).

Mi respektas demokration (en la vera signifo de ĉi tiu vorto, ne en la usona partia signifo) kaj homajn rajtojn; mi malŝatas la nunan reĝimon de Rusio. Mi aprezas privatecon, en tiu nombro privatecon de korespondado, kaj opinias ke Edward Snowden estas heroo.

Dum diversaj tempoj de mia vivo mi interesiĝis pri diversaj temoj: filozofio, historio, psiĥologio, biologio, lingvoscienco kaj multaj aliaj. Mi komprenas tri lingvojn: la rusan, Esperanton kaj iugrade la anglan.


Ĉu vi ŝatas ĉi-paĝon?