◉  English  ◉  Русский  ◉  Gopher-versio  ◉ 

Miaj projektojGamliel Fiŝkin

[https://fishk.in/eo/projektoj.html]

Mi estis kaj estas okupiĝanta pri diversaj projektoj. Nun estas por mi interese rakonti pri du el ili.

Fishkin’s Desktop Environment Replacer

La ŝela skripto Fishkin’s Desktop Environment Replacer estis celita por uzantoj de la operacia sistemo Ubuntu, dezirintaj facile instali la labortablan medion MATE; estis supozata ankaŭ ebleco por forigo de Unity. La projekto estis evoluigata dum la jaro 2014; post atribuo de oficiala statuso al la operacia sistemo Ubuntu MATE mi ne plu interesiĝis pri plua ellaborado.

Fishkin’s Desktop Environment Replacer estis distribuata laŭ la libera licenco Mozilla Public License (MPL) 2.0. La TTT-ejo de la projekto (en la rusa lingvo) ne plu ekzistas; la ligilo (supre) montras al ĝia kopio en la Interreta Arĥivo.

Fishkin’s Yggdrasil nodes pinger

La komputila programo Fishkin’s Yggdrasil nodes pinger estas celita por la uzantoj de la reto Yggdrasil: ĝi faras liston de la nodoj de la reto Yggdrasil, rapide respondantaj al komputilo de uzanto je tinto (ping). La programo havas flekseblajn agordojn.

Fishkin’s Yggdrasil nodes pinger estas distribuata laŭ la libera licenco Creative Commons Attribution Share-Alike (CC BY-SA) 4.0. La projekto estas aktiva, ĝia TTT-ejo havas tri lingvajn versiojn; la ligilo (supre) montras al la Esperanto-versio.


Ĉu vi ŝatas ĉi-paĝon?